La Venezuel-hispana Lingvo estas dialekto de la Hispana lingvo parolata en Venezuelo.
La Hispanan enportis en Venezuelon la konkistadoroj, kiuj plejparte estis de Andaluzio, Galegio, Eŭskio kaj de la Kanarioj. Eble tiuj lastaj havis la plej gravan influon sur la moderna Venezuel-hispana lingvo, ĝis tio, ke la Kanaria kaj la Venezuela akĉentoj povas soni nediferencigeblaj al aliaj parolantoj de la Hispana.
La italaj kaj la portugalaj enmigrintoj venis poste en la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj; iliaj lingvaj kontribuoj, plejparte la italaj, difinis ĉi tiu dialekton. La hispanoj aldone alportis afrikanajn sklavojn. Ĉi tio estas la fonto de esprimoj kia chévere ("bonega"), kiu venis de la Joruba ché egberi. Aliaj ne-latinidaj vortoj venis de indiĝenaj lingvoj, ekz. guayoyo (speco de kafo) kaj caraota (komuna fabo).